ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Komuniko 2 de la ILEI-Konferenco

Kunsida denso, vespera etoso

Jam la suno ekbrilas sur la tria tago de la 44-a ILEI-Konferenco en la
Universitato de Kopenhago. Post la enkonduka prelego pri la konferenca temo
pri lingvaj rajtoj en eduka kaj scienca agado, serio da pliaj sesioj sekvis
diversajn fadenojn de la temo: lingvaj kaj kulturaj aspektoj de translimaj
kontaktoj, teknologio je la servo de lingvo-instruado, interkulturaj lingvaj
ludoj kaj metodikaj demandoj. Pliaj eroj de la faka programo temis pri
ekzamenoj, subvenciserĉado kaj apogataj projektoj, E-kursoj en la Korea
Respubliko, Ĉinio kiel fekunda kampo por Esperanto, la dana eksprese, kaj
kunsidoj por prepari la lingvan festivalon, kiu okazos post du tagoj.

La lerneja komisiono kunsidis, kie okazis vigla transdonado de spertoj kaj
diskuto pri obstakloj al la enkondukado de kursoj. Emfazite estis la graveco
raporti ĉiun okazantan kurson, kaj krome arigi kaj resumi la leĝajn eblojn
kaj barojn al la instruado de la lingvo. La komisiono planis manierojn
efikigi sian internan komunikadon kaj pretigi gvidilojn por la sekcioj pri
evoluigo de enlanda lerneja agado.

La komitato de ILEI dufoje kunsidis, kun 32 membroj. La jarraporto por 2010
estis prezentita kaj akceptita, inkluzive de la financaj rezultoj kaj la
revizora raporto, sekve la estraro estas senŝarĝigita pri la agado de la
pasinta jaro. La komitato post tio aprobis dekon da modifoj al la liga
Statuto, kaj pri 2-3 pliaj punktoj decidis ke la komisiono pri regularoj la
enhavon plue diskutu kaj traktu por reveni kun konkretaj vortum-proponoj. La
ligo bonvenigas du novajn honorajn membrojn: Bertil Andreasson el Svedio,
kiu estis la liga kasisto tra 17 jaroj kaj kiu organizis plurajn ligajn
konferencojn, kaj Mauro La Torre el Italio, la prezidinto de ILEI inter 1997
kaj 2003 kaj multjara evoluiginto de lingvo-lernaj programoj kaj fondinto de
la unua projekto Interkulturo. Malpli agrabla tasko estis la eksigo de tri
sekcioj kiuj ne plu funkcias kaj ne estas refunkciigeblaj: en Britio, Irano
kaj Rusio (kvankam pri tiulasta estas pozitivaj evoluoj por fondo de nova
sekcio) – sekve la ligo nun havas 30 sekciojn. La elekto-komisiono estis
reelektita kun sama konsisto kiel nun por la sekvaj tri jaroj. La komitato
decidis altigi modeste la membro-kotizojn kaj abonojn por Juna amiko, sed
akceptos ĝis la jarfino kotizojn por 2012 kaj 2013 lau nunaj tarifoj. La
protokoloj de la unuaj du kunsidoj jam estas pretaj kaj estas distribuataj.
En sia tria kunsido la komitato traktos novan sekcian aliĝpeton,
rekompletigon de la estraro, revizion de la Interna Regularo. Fine, ĝi
diskutos la estontan agadon, inkluzive de la planoj por la sekva konferenco
en Ĉinio, kaj por postaj jaroj.

La vesperaj programoj disvolviĝas bonetose kun multaj ebloj kontribui kaj
aktivi. Post la interkona vespero sekvis dana vespero kaj internacia vespero
kiu vere pravigis tiun adjektivon, kaj sekvos nun dancvespero, kun dancoj
atendeblaj el Indonezio, Danlando, Nepalo, Kubo, kelkaj Afrikaj landoj,
aldone al svarmo da europaj landoj.
Preparoj intensiĝas por la simpozio fine de la konferenco, pri kio ni
raportos aparte. Ni atendas dudekon da pliaj partoprenontoj por tiu aranĝo,
tiel ke la nombro de sumaj aliĝoj jam superas cent.

--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI